Donald Trump
Donald John TRUMP (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estas usona grandskala posedanto de tero kaj konstruaĵoj, miliardulo, iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio), kaj prezidant-elektito de Usono. En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li ricevis preskaŭ tri milionojn malpliajn da voĉdonoj ol sia oponanto de la Demokrata Partio Hillary Clinton, sed venkis per rezulto 306 ĝis 232 elektist-voĉoj.[1][2]
La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli o 500 prezident-elektistoj la 19-an de decembro 2016. Li estos la kvara usona prezidanto, kiu gajnis per la kolegio de elektistoj sen gajni la plimulton da individuaj voĉdonoj. La diferenco (2 864 974 individuaj voĉdonantoj) estis la dua plej granda el la kvar fojoj, kiam tio okazis, kaj la plej granda post 1824.[2]
Enhavo
Agado en politiko[redakti | redakti fonton]
Dum la jaroj 1964–1987 li estis ano de Demokrata Partio, de la jaro 1987 ĝis 1999 en la Respublikana Partio, poste en la Partio de Reformoj. En la jaro 2001 revnis al Demokrata Partio, en la jaro 2009 denove en Respublikana Partio. Dum la jaroj 2011-2012 sendependa, poste denove en Respublikana Partio[3].
En la jaro 2015 li estis sur la Listo de miliarduloj en la loko 405, laŭ la magazeno „Forbes”. Lia havaĵo estas ĉirkaŭ 4 miliardoj da usonaj dolaroj([4]).
Prezidenta kampanjo, 2016[redakti | redakti fonton]
Trump anoncis sian kampanjon la 16-an de junio 2015, kune kun la kampanja devizo Make America Great Again ("igu Usonon denove granda").[5] Li estis en la komencaj fazoj de la elektoprocezo la plej sukcesa el la respublikanaj kandidatoj, gajninte pli da voĉoj en Nov-Hampŝiro, Sud-Karolino, kaj Nevado ol iu ajn el la aliaj, kaj en Iovao atinginte la duan rangon (post Ted Cruz). Lian kandidatecon subtenas interalie du respublikanaj ŝtatestroj, nome Chris Christie (Nov-Ĵerzejo) kaj Paul LePage (Majno) kaj du respublikanaj kongresanoj Chris Collins (Nov-Jorkio) kaj Duncan D. Hunter (Kalifornio),[6], kaj la eks-ŝtatestrino de Alasko (kaj en 2012 vicprezidenta kandidato) Sarah Palin.[7]
Trump ricevis multe da tutmonda atento pro siaj komentoj pri sendokumentaj enmigrintoj en Usono, pro sia promeso perforte igi Meksikon porpagi muron inter la du landoj, kaj pro sia promeso bari islamanojn de la rajto enveni la landon. Diversaj aŭtoroj rimarkis, ke li profitas homojn kun dekstraj aŭtoritatemaj personecoj en sia prezidenta klopodo de 2016.[8][9] En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li venkis per rezulto 290 ĝis 217 elektist-voĉoj kun la kontraŭ-kandidato de Demokrata Partio Hillary Clinton[10]. La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faros la pli o 500 prezident-elektistoj la 19-an de decembro 2016.
Probablaj liaj kandidatoj por la postenoj: de Vic-Prezidento de Usono estos Mike Pence kaj Mitt Romney estos Usona ministro pri eksteraj rilatoj kaj generalo James N. Mattis estos defend-ministro.
Sufiĉe dum mallonga tempo li renkontiĝis kun Prezidento de Pollando Andrzej Duda. La usona politikisto dankis pro la apogvoĉoj de poloj loĝantaj en Usono, kaj ambaŭ prezidentoj interŝanĝis la invitojn al siaj landoj.
Politika ideologio[redakti | redakti fonton]
Pluraj aŭtoroj identis la subtenantojn de Trump kun la movado "alternativa dekstro" (alt-right), kiu estas ligata al blanka naciismo.[11][12] Li estas ankaŭ identigita kun prakonservismo, ideologio aperinta (malgraŭ sia nomo) dum la finaj jaroj de la malvarma milito. Laŭ politika enketisto Bruce Wilson, "Trump antaŭenigas kernajn prakonservismajn politikojn, projektitaj en 'The Next Conservatism' — rekonstruado de infrastrukturo, protektismaj komercaj tarifoj, sekurigo de la landlimoj kaj ĉesigo de enmigrado, sendanĝerigo de indikitaj internaj malamikoj, kaj izolismo."[13]
Familia vivo[redakti | redakti fonton]
La unua edzino Ivana Trump (naskita kiel Ivana Marie Zelníčková la 20-an de februaro 1949) estas ĉeĥe naskita uson-enmigrinta manekeno kaj verkisto. Ŝi estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald Trump la juna, Ivanka Trump, kaj Eric Trump). Ŝia unua edzo estis Alfred Winklmayr (1971–1973 aŭ 1976), kaj post Trump (kies familian nomon ŝi plu tenas) sekvis Riccardo Mazzucchelli (1995–1997) kaj Rossano Rubicondi (2008–2009).
Ŝi naskiĝis en la moravia urbo Zlín. Ŝi ricevis universitatan gradon (magistran) pri Korpa trejnado de la praga Universitato de Karolo. Ŝi forlasis Ĉeĥoslovakion kaj transloĝiĝis al Montrealo, kaj poste migris al Novjorko por reklami la montrealan Olimpikon. Tie ŝi ekkonis kaj edzigis s-ron Trump. Ivana Trump estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald la juna, Ivanka, kaj Eric).
Marla Maples estas usona aktorino kaj de 1993 ĝis 1999 ŝi estis la (dua sinsekva) edzino de Donald Trump; en 1993 antaŭ ol ili geedziĝis, ŝi naskis lian duan filinon (kvaran infanon) Tiffany.
Melania Trump (nasknomo: Melania Knavs aŭ Melania Knauss, ŝi naskiĝis la 26an de aprilo 1970 en Sevnica, Slovenio (tiam en Jugoslavio, kaj ŝi parolas kvin lingvojn flue (slovenan, serban, germanan, francan, anglan) estas juvelartistino kaj eks-manekeno kaj (ekde 2005) la tria edzino de Donald Trump kaj la patrino de lia kvina infano, Barron. Post manekena kariero en Parizo kaj Milano, ŝi transloĝiĝis al Usono, kaj en 2006 civitaniĝis.
La artikoloj en Esperanto pri Donald Trump[redakti | redakti fonton]
La mondordo laŭ Donald Trump - La retorika spektaklo en Usono estas por Eŭropo certe (la tioma) averta pafo. Volkskrant 29 aprilo 2016
Opinio-kolumno de Arnout Brouwers
'The Donald'[i] estis tutan semajnon laborinta pri ĝi, sin provizinta per du teleprompters[ii], kaj invitinta ĉiuspecajn figurojn el la establishment en Vaŝingtono. Sed ĉi ĉio helpis malmulte: lia unua serioze celinta alparolo pri eksterlanda politiko estis, kiel nekohera, tuj flankenŝovita fare de kaj maldekstro kaj dekstro en Usono.
Trump ŝajnas esti tedata de la ‘imperia prezidenteco’ kiu en la Malvarma Milito estiĝis – kaj kiu por la Respublikana kaj ankaŭ por la Demokrata gravularo estas super ĉiu dubo: Usono kiel ordiganta potenco en la mondo, kiu aldone akceptas la free rider -konduto[iii] de tutmondaj aliancanoj, ĉar tiu ĉi ordiga rolo havigis al la lando ekscese multan influon pri la mondordo, kio kondukis Usonon al oraj montoj.
Por la Okcident-Eŭropaj aliancanoj, la alparolo estas multe timiga. Tiuj landoj por tro longe alkutimiĝis ilian sekurecon – inkluzive de la pensado pri ĝi, la financado, kaj 80 procentoj de la realigado – transdoni al Vaŝingtono, interŝanĝe de liverado de ofte simbolaj defendo-kotizoj kaj certa grado de politika lojaleco.
Kun aŭ sen Trump, la rolo de Usono ja vere ŝanĝas en la mondo
Tamen, Donald Trump ĉi-semajne diris malmultan novan. Eĉ pli miriga, ke Usono "ne devas serĉadi eksterlandajn monstrojn por detrui" estas preskaŭ 200 jarojn aĝa klasikaĵo de John Quincy Adams. Pli proksime ĉe nia tempo, ni aŭdas en Trump la eĥon de Pat Buchanan, ĵurnalisto kaj politikisto en la naŭdekaj jaroj kaj aŭtoro de la artikolo "America First – and Second, and Third ".
Plej granda diferenco: Trump estas ja populara. Malnovaj ideoj algluiĝas pli bone en tempo en kiu la lando laŭ multaj Usonanoj ĵus havas Grandan Depresion malantaŭ si, la pozicio de la meza klaso estas malfortigita, kaj la politika elito – maldekstra kaj ankaŭ dekstra – pluparolas kvazaŭ nenio okazis.
Kompreneble Trump ne havas siajn faktojn unu apud la alia, kaj ofte li parolas sensencaĵon – kiel kiam li emfazas ke la Usona nuklea arsenalo estu urĝe modernigata, procezo kiu jam delonge estas ekirigita. Aliflanke elreliĝas ankaŭ la kritikistoj, kiam ili metas Trump-on en la saman kaserolon kiel la nazi-simpatizanton Charles Lindbergh.
Eŭropanoj prefere orientiĝu pri la struktura tendenco kiu – ne atentante tiujn retorikajn batalojn – estas perceptebla ĉe ĉi tiuj elektoj: la ŝanĝanta Usona rolo en la mondo, kaj la pli granda distanco al Eŭropo kaj Eŭropa sekureco. La intelekta varianto estis prezentata de alia outsider kiu ne fidis al la komprenoj de la eksterland-politika gravularo (establo) en Vaŝingtono: Prezidento de Usono Barack Obama.
Obama ne volis bruligi al si la fingrojn pri Sirio, lasis federacian kancelierinon Angela Merkel eltiri la maronojn el la fajro en Ukrainio, kaj sidiĝis en la malantaŭa benko dum la kampanjo pri Libio. Trump surtabligas burleskan varianton de Usona limigo de elspezoj (retrenchment[iv]), kaj atingos por tio ĉe voĉdonantoj eble pli da atento ol la ekspertoj en Vaŝingtono ŝatus.
Eŭropaj aliancanoj povas elvoki ‘Kia honto!’ kaj esti certaj ke Hillary Clinton, tradicia eksterland-politika falko, iĝos la sekva prezidento. Sed eĉ ŝia engaĝiteco estos moderigata de la humoro kiu regas en la lando, kaj de la forŝoviĝantaj strategiaj prioritatoj en Usono. Nekonsiderante kiu sekvos post Obama, la Eŭropanoj en tiu ĉi necerta epoko, kun ĉiuj siaj problemoj kaj ĉiu sia memdubo, devos ja plie mem lerni pensi – kaj agi ([14], [15]).
Donald Trump film-stelulo[redakti | redakti fonton]
Iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo (vidu sube foton de tiu stelo). Li estis aktoro i.a. en usona televida serio Monk, la filmo rikoltis multajn nomumojn kaj premiojn.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
La artikolo estas bazitaj sur informoj en la i.a. angla Vikipedio: Donald Trump kaj Donald Trump presidential campaign, 2016.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ http://www.spiegel.de/politik/ausland/donald-trump-gewinnt-die-us-wahl-2016-a-1120397.html
- ↑ 2,0 2,1 Ed Kilgore. "The Final, Final, Final Results for the Popular Vote Are In", New York Magazine.
- ↑ Ŝablono:Cytuj
- ↑ http://www.forbes.com/profile/donald-trump/
- ↑ (16-a de junio 2015) “Here's Donald Trump's Presidential Announcement Speech”, Time.
- ↑ Gubernatorial endorsements
- ↑ "Sarah Palin Endorses Donald Trump, Rallying Conservatives". The New York Times. 19an de Januaro, 2016.
- ↑ Taub, Amanda. The rise of American authoritarianism. Vox Media (March 1, 2016). Alirita September 22, 2016.
- ↑ Paul David Miller (February 29, 2016). 5 Reasons Every American Should Oppose Donald Trump. The Federalist (website). Alirita September 22, 2016.
- ↑ http://www.spiegel.de/politik/ausland/donald-trump-gewinnt-die-us-wahl-2016-a-1120397.html
- ↑ Ohlheiser, Abby, "Anti-Semitic Trump supporters made a giant list of people to target with a racist meme", June 3, 2016.
- ↑ Betsy Woodruff. "Rush Limbaugh's Favorite New White-Power Group".
- ↑ Rosenberg, Paul. Donald Trump’s weaponized platform: A project three decades in the making (July 16, 2016).
- ↑ http://www.artikoltraduk.nl/article/96/
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210152216814373&set=a.1747000907301.2097362.1007150473&type=3&theater