Kontroli viajn kromprogramojn

Kromprogramoj funkciigas videon, animaciojn kaj ludojn en via Firefox. Ne forgesu kontroli ilian staton kaj ĝisdatigi ilin.

Estu certa restartigi vian Firefox post ĉiuj rekomenditaj ĝisdatigoj.

Oftaj demandoj pri kromprogramoj

Ĉu vi bezonas helpon? Vizitu la helpan retejon de Mozilla.

Kio estas kromprogramo?

  • Kromprogramoj estas programoj kiuj funkciigas videon, animaciojn kaj ludojn en via retumilo.
  • Ili ne estas faritaj de Firefox sed de kompanioj kiel Adobe Systems kaj Apple.

Kial mi devus ĝisdatigi miajn kromprogramojn?

  • Kiam kromprogramoj ne estas ĝisdataj, vi grandigas vian riskon esti atingita de fiprogramoj, virusoj aŭ aliaj sekurecaj minacoj. Ili povas ankaŭ interrompi vian retuman sperton, aŭ malbone efiki sur ĝi.
  • Ĝisdatigitaj kromprogramoj tenas vian retumilon tia, ke ĝi funkcias glate kaj sekure.
  • Kromprogramoj ne ĉiam aŭtomate ĝisdatiĝas, tial vi devas de tempo al tempo kontroli mem.

Kiel povas Firefox helpi min?

Estontece Firefox ĝisdatigos kromprogramojn por vi. Intertempe vi devus regule kontroli tiun ĉi paĝon kaj ĝisdatigi viajn kromprogramojn por teni vian Firefox sekura.

Kiel mi povas vidi kiujn kromprogramojn mi instalis en mia Firefox?

Supre estas la kromprogramoj, kiujn ni aŭtomate eltrovis. Por vidi ĉiujn kromprogramojn instalitajn de vi en Firefox, sekvu tiujn ĉi paŝojn en via labortabla retumilo:

  1. Malfermu la menuon.
  2. Elektu «Aldonaĵoj».
  3. Alklaku la folion de kromprogramoj.

Kiel mi malaktivigas kromprogramon?

En Firefox por desktop:

  1. Malfermu la menuon.
  2. Elektu «Aldonaĵoj».
  3. Alklaku la folion de kromprogramoj.
  4. Alklaku la faldeblan menuon apud la kromprogramo kiun vi volas malaktivigi.
  5. Elektu «Neniam aktivigi» inter la eblaj elektoj.

Atentigo: se vi malaktivigas kromprogramoj, vi ne povos fari kelkajn aferojn. Ekzemple, se vi malaktivigas Flash, vi ne povos vidi videon en kelkaj videaj retejoj.

Reen al la supro