La nova versio de WordPress, 4.9, aperis kaj do mi volas informi pri la elŝutoj de la lasta versio. Homoj elŝutis la esperantigitan version de WordPress 4.8 pli ol ok mil fojojn. Mi kaptis ekrankopion: 
4.9 post semajno
Presitaj pensoj-
VortPreso presas viajn-
pli tajloritajn
Post semajno, en versio 4.9 de WordPress vi vidos pliajn eblojn en la Tajlorilo.
Antaŭrigardoj kaj eblo plani ŝanĝojn antaŭ vera ŝanĝiĝo ravos vin.
Vi havos eblon provi novan tekst-redaktilon Gutenberg.
Kiel ĉiam, se viaj kromprogramoj ne kongruas kun la nova versio, prokrastu promocion de WordPress ĝis la programistoj eldonas kongruajn versiojn de la kromprogramoj.
Dankon, Robin van der Vliet, pro la tradukado.
Gutenberg
Grupo de programistoj prilaboras ideon por nova teksto-redaktilo por WordPress: Gutenberg. Uzantoj jam rajtas elŝuti kaj testi la version en beta fazo. Ne testu ĝin ĉe grava retejo!
Post aktivigo, la menuo de Gutenberg estas en la maldekstra administra panelo (la kutima TinyMCE ankoraŭ restas la redaktilo, ankoraŭ en la kutima loko).
Nune, testado de Gutenberg okazas en la angla. Mi ĵus enesperantigis skeletajn avizojn en la kromprogramo mem; ili aperos en Esperanto post horo aŭ du.
Mi tradukas kaj avizas vin ĉar la fina celo estas anstataŭigi TinyMCE per Gutenberg! 😮 Vi bezonas avizon.
Gutenberg donas al la uzanto elementojn en blokoj. Alineo estas bloko, bildo estas bloko, citaĵo estas bloko. Bloko povas esti movita (mal)supren per alklako al sago.
Ilobreto aperas ŝpruce, je tajp-komenco.
Alklakebla plus-signo kaŝas menuon por blokoj kaj enkorpigaĵoj.
La agordoj estas tut-dokumente sed ankaŭ aplikeblaj al la nuna bloko, ekz. agordo de ĉeflitero al unu alineo, sed ne al la aliaj.

Anglalingva afiŝo pri Gutenberg
Simpla event-planilo
Uzanto pwierzbowski esperantigis
Simplan Evento-Planilon.
Laŭ la instrukcioj, tajpu koncizkodon [event_calendar] en la redaktilo por enmeti event-kalendaron en paĝon aŭ afiŝon.
Uzu la koncizkodon [event_listing] por listigi ĉiujn eventojn en paĝo aŭ afiŝo.
Pardonu mian neatenton. Kiam iu proponas tradukojn, tiu bezonas sendi atentigon al mi ĉe [email protected]. Ofte, mi ne rimarkas proponojn, ĉar proponoj aperas en la sama loko kiel dubindaj aŭtomataj tradukoj.
Aldone, se iu volas iĝi prizorganto de WordPress kaj/aŭ de iu kromprogramo, kontaktu min.
4.8
Versio 4.8 de WordPress aperis hieraŭ (en la 8a de junio 2017). Kiel ĉiam, se via retejo dependas de almenaŭ unu kromprogramo, estus prudente atendi ĝis tiuj kromprogramoj preparas kongruajn versiojn. 1. Ĝisdatigu ilin. 2. Poste, ĝisdatigu WordPress.
Testado de ĝisdatigoj en provretejo antaŭ ol en la funkcianta retejo estas saĝa kaj rekomendita.
En WordPress 4.8, vi ĝuos la novajn aŭdvidajn kromprogrametojn kaj la fakton, ke la teksto-kromprogrameto por aperigi tekstojn en la flankpanelo nun havas pervidan tekstoredaktilon.
Pri la nombro da elŝutoj de la lasta esperantigita versio, WordPress 4.7, bedaŭrinde mi ne havis tempon hieraŭ por kapti la precizan nombron, sed temas pri pli ol ses mil elŝutoj.
Nova sekureca versio 4.7.5
Uzantoj estas forte kuraĝigitaj ĝisdatigi retejojn al sekureca versio 4.7.5 de WordPress.
Listo de la problemoj korektitaj en 4.7.5:
1. Nesufiĉa aŭtentigo de alidirektado en la klaso HTTP.
2. Malĝusta traktado de valoroj por afiŝaj metadatumoj en la API XML-RPC.
3. Manko de kontroloj de povo por afiŝaj metadatumoj en la API XML-RPC.
4. Eblo falsi petojn transreteje en la dialogujo de dosiersistemaj legitimaĵoj.
5. Dum alŝuto de tre grandaj dosieroj, eblas la enmeto de malica skripto transreteje.
6. La tajlorilo ankaŭ estas problema loko por ebla enmeto de transreteja malica skripto.
—
Cetere, elŝutoj de versio 4.7 de WordPress staras je 5 900 hodiaŭ, 17/5/2017.
Informo-redaktisto
La poliglotoj de WordPress rekomendas retejan redaktiston aŭ teamon por ĉiu lingvo-retejo de WordPress (nomata ‘Rosetta’) . La retejoj Rosetta funkcias kiel ĵurnaloj kaj inform-kioskoj pri WordPress en la koncernaj lingvoj. Se vi kontribuos pri unu el la subaj temoj, almenaŭ unufoje, tio helpos.
Kia estu la enhavo de retejo Rosetta?
La rekomendoj:
- Tradukitaj anoncoj pri ĉiu nova eldono de WordPress (tradukita de https://wordpress.org/news).
- Ĝisdata elmontrejo de bonaj WordPress-ejoj en Esperanto (neniu retejo el wordpress.com).
- Anoncoj pri kunvenoj pri WordPress, inkluzive de alvokoj por prelegontoj pri Esperanto en WordPress.
- Ĉio ajn rilata al Esperanto en WordPress.
Mi aldonas: la senĉesa informado al homoj, ke wordpress.com estas aparta afero. (Neniu tradukas wordpress.com, en kiu mankas 15 000 linioj. Tiu laboro. Se iu volas eksporti la tradukon el wordpress.org, por importi ĝin en wordpress.com, la rajto estas libera, sed multo restos.)
Por sendi novaĵon, uzu la suban formularon aŭ sendu al Cindy [email protected] [email protected]
Nova sekureca versio
Uzantoj de versio 4.7.1 kaj pli fruaj versioj de WordPress estas konsilitaj ĝisdatigi retejojn al versio 4.7.2.
Pli fruaj versioj havas 3 sekurecajn problemojn:
1. la uzinterfaco por asigno de taksonomioj en Presi Tion Ĉi aperas al uzantoj sen rajtoj uzi ĝin.
2. WP_Query povas ricevi enmeton de fi-kodo per SQL dum transmeto de nesekuraj datumoj.
3. trans-reteja skripto povas esti enmetita en la tabelon de afiŝo-listoj.
Se via WordPress-ejo ne subtenas aŭtomatajn ĝisdatigojn, elŝutu WordPress 4.7.2 aŭ iru al Ĝisdatigoj en via administra panelo.
esperanto.center
Por vidi ekzemplon de la socia retejo BuddyPress, iru al esperanto.center, retejo por Esperanto-grupoj kaj institutoj.
BuddyPress
Socia retejo BuddyPress por WordPress ricevis malnetan enesperantigon.
Por helpi provlegi, iru al https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/buddypress/stable/eo/default kaj faru proponojn.
Post instalo, vi vidos bonvenan ekranon. Post rigardo al la bonvena ekrano, iru al Agordo -> BuddyPress por (mal)ŝalti eblojn de uzantoj, vidi kaj eble ŝanĝi la paĝojn de BuddyPress, ktp.
Multaj agordoj kaj funkcioj estas en aliaj lokoj, tamen. Vi devos rigardi al viaj menueroj. Ekzemple, kreo de novaj kampoj por aperi en profiloj estas en la administra menuo Uzantoj -> Profilaj kampoj.
NOTO: se vi volas, ke grupoj havu forumojn, vi devas instali bbPress. BuddyPress uzas la kromprogramon bbPress por forumoj.
ALIA NOTO: se vi jam uzas BuddyPress, sed en la angla lingvo, kelkaj linioj ne aperos en Esperanto, escepte se vi ree instalos BuddyPress. Kreu sekurkopion de la datumbazo antaŭ forigo de BuddyPress, por ne perdi la ekzistantajn datumojn.
Por helpi kompreni pri la komenca starigo, mi skribis kelkajn paŝojn: http://cindymckee.com/testejo/buddypress-instrukcioj